6. Lago Hoan Kiem
La lago Hoan Kiem (Hồ Hoàn Kiếm) estas la historia centro de Hanojo. Unu el la ĉefaj turismaj vidindaĵoj en Vjetnamio, ĝi estas plena de belegaj pejzaĝoj kaj servas kiel fokuso de publika vivo. La malgranda lago estas ĉirkaŭata de restoracioj, kafejoj, temploj, butikoj, parkbenkoj, stratvendistoj, stratartistoj kaj tiel plu.
Ĝi estas ideala por promenado, trotado, korpekzercado kaj vagado. Mi diru, ke estas 2.5 turistoj por ĉiu lokano!?
Mi absolute amas ĉi tiun lokon. Kiam mi vizitas Hanojon, mi ofte rajdas sur mia unuciklo ĉirkaŭ la lago, kaj la lokanoj neniam ĉesas raviĝi. En ĉi tiu vojaĝo mi donace lasis mian unuciklon al mia bona amikino, la advokatino Huyen, post kelkaj lecionoj. Ĉiutage frumatene la lagbordo pleniĝas de danco- kaj gimnastik-grupoj, kiuj plenigas la ĉirkaŭaĵojn per la sonoj de gaja muziko, viglo kaj energio.
Dum miaj rajdoj sur unuciklo kaj multaj promenoj, mi ofte haltis por spekti kaj foti ilin, kaj en kelkaj okazoj mi aliĝis al unu el ili, kiel vi povas vidi en la filmeto (en purpura T-ĉemizo). Kiel amuze!!