5. La Malnova Kvartalo de Hanojo

5. La Malnova Kvartalo de Hanojo

La “Malnova Kvartalo de Hanojo” (Khu Phố Cổ Hà Nội) situas tuj apud la lago Kiem Hoan (mi nomos ĝin simple “Pho Co”). Pho Co estas nure alloga. Homplena, brua kaj plena de motorbicikloj, ĝi fieras havi ĉiaspecajn restoraciojn imageblajn, ekde luksegaj gastronomiejoj ĝis malpuraspektaj stratbudoj, kun abundo da bongustaj vjetnamaj kuiraĵoj. Laux tute senbaza diveno, svarmas ne malpli ol 12.12 turistoj por ĉiu kvadratmetro de la kvartalo!

Energio superfluas en Pho Co — la kvartalo estas plenŝtopita per stratvendistoj, trotuaraj manĝejoj, kaj butikoj kaj budoj, kiuj vendas ĉion, ekde krudaj viandoj kaj vivantaj fiŝoj ĝis artverkoj kaj ekzotikaj fruktoj — ne parolante jam pri sufiĉe da ŝuoj kaj vestoj por provizi duonon de la loĝantoj de Ĉinio!

Ĉiuj iam aŭdis pri la famaj vjetnamaj nudeloj, konataj kiel pho (phở).

Matenmanĝo ĉe Pho Co kun mia advokatino-amikino Huyen kaj ŝiaj amikinoj. Certe ĉi tio kreas rekordon de plej etaj tabloj kaj seĝoj?

Feliĉe, mia hotelo troviĝis rekte en la centro de ĉi tiu nekredebla juvela loko. Vagante tra la bonetosaj mallarĝaj stratoj, precipe en la nokto, vi povas butikumi ĝissate, manĝi en trotuaraj manĝejoj sur nekredeble etaj plastaj seĝoj kaj tabloj, rigardi amasojn da turistoj intermiksitaj kun la lokanoj. Kaj, jen rigardu kaj atentu! Ene de ĉirkaŭ 100 metroj mi povis paroli aŭ aŭdi la vjetnaman, anglan, korean, hispanan, ĉinan, germanan, japanan kaj tiel plu. Vera paradizo por la lingvomaniuloj.

Nenia superlativo, nenia vorto, nenia bildo povus dece priskribi ĉi tiun lokon — vi bezonas vivan sperton por kompreni, kia loko Pho Co vere estas.

Kiu scias, kion ĉi tiu virino vendas?

Plenplena de trotuaraj manĝejoj.