4. Azia Kongreso

4. Azia Kongreso

Unu el la ĉefaj kialoj por mia ĉi-foja vojaĝo estis partopreni en #La 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto#, okazinta en la bela urbo Danang ekde la 25-a ĝis la 28 de aprilo. Mi nomos ĝin simple “AK” ĉi-sube.

Ĉi tiu jutuba filmeto montras kelkajn el la plej memorindaj okazaĵoj de AK.

De multaj jaroj mi estas entuziasma esperantisto. Mi amas la logikan strukturon de la lingvo, la superban mekanismon de vortfarado, la facilecon en lernado, la entuziasmon kaj amikemon de Esperanto-parolantoj, kaj la multajn kulturajn kaj sociajn eventojn, kiuj okazas ĉe Esperanto-kongresoj.

Abundo da kulturaj eventoj.
Bonveniga banderolo en la vjetnama kaj Esperanto.
Komuna foto de kelkaj partoprenantoj.
Sur mia unuciklo ĉe AK.

Kiel vi povas vidi, estas bankedoj, dancado, la mirinda sperto manĝi ekstere sur la trotuaro, kaj kompreneble kiel kutime mi havis ĉe mi mian unuciklon, kiun mi kunportas kun mi preskaŭ ĉien ajn en la mondo, kien mi iras.

La ĉefa parto de la kongreso konsistis el lekcioj kaj prezentadoj. La 28-an de aprilo, la lastan tagon, mi donis prezentadon kun la titolo “La Ŝlosilo al Ellernado de Kelkaj Orient-Aziaj Lingvoj”. Mia materialo en Povpunkto komprenigos al vi, pri kio mi parolis, inkluzive de diversaj metodoj, kiujn mi uzis por lerni la 11 lingvojn, kiujn mi parolas (krome mi studis sep aliajn lingvojn).

Manĝi ekstere kun ĉinaj esperantistoj.
Ferma soleno.

En la kongresejo mi konatiĝis kun tre multaj interesaj personoj! Por mi unu el la plej memorindaj okazaĵoj estis renkontiĝo kun Ajua Serge Rusaki el — surprize! — la Demokratia Respubliko de Kongo. Li estis tre aktiva, kaj gvidis kelkajn aranĝojn, inkluzive de la adiaŭa kunsido. Treege inteligenta kaj ĉarma, Serge estis talenta junulo, lerta dancisto kaj vera reganto de Esperanto.

La dua estis renkontiĝo kun la pola filozofo/historiisto d-ro Maciej St. Zieba, fekunda aŭtoro, kiu parolas pli multajn lingvojn ol mi 🙂 (14 kontraŭ 11). Klare geniulo, li estas profesoro ĉe ĉina universitato, instruanta lingvojn kiel Esperanto kaj Sanskrito, hindan/ĉinan filozofion, kaj tiel plu. Lia lekcio pri filozofio ravis min, kaj ni absorbiĝis en diskutoj pri diversaj temoj tra la tuta gamo, ekde lernado de la vjetnama ĝis la ekzisto de Dio. Iun tagon, sur la bela plaĝo de Danang, mi ĉerpis mian tutan kuraĝon kaj ni ambaŭ kune paraŝutvelis — timige, sed kia ekscito!

Ajua Serge Rusaki kun Tran Thi Hoan, unu el la ĉefaj organizantoj. Aŭskultu, kiel amuzaj ili estas.
La lingva geniulo d-ro Maciej Zieba
Serge Rusaki el Kongo kaj Kim Nomata Hiongun el Koreio en trotuara kafejo en Danang.