3. La Plej Danĝera Lingvo

3. La Plej Danĝera Lingvo

La vjetnama sonsistemo estas tre riĉa — kun preskaŭ sep mil silaboj, inkluzive de la ses tonoj (ok, laŭ alia teorio). La vjetnama, precipe la hanoja dialekto, abundas je “glotaj plozivoj”. Vidu la tabelon de preskaŭ 7000 silaboj (kun tonoj), kiun ni kompilis ĉe nia instituto. Jes, preskaŭ 7000!

Kiam vjetnamoj parolas, ili sonas, kiel se ili konstante strangolas sin ĉe unu “glota plozivo” post la alia, preskaŭ kvazaŭ ili estus sufokiĝontaj! Iun tagon, mi renkontis frazeton, kiu povus gajni la unuan premion por “la plej danĝera vorto por prononci”. Ĝi estas skribita cưới ngựa kaj signifas “rajdi sur ĉevalo”. Jen membroj de la familio Nguyen, ĉe kiu mi vespermanĝis kadre de mia “plenmergiĝa” kurso, demonstrantaj la arton de rajdado sur vjetnama ĉevalo sen sufokiĝo 🙂

cưới ngựa! — la arto de rajdado sur vjetnamaj ĉevaloj sen sufokiĝo.
Thuy klarigas, kial la vjetnama estas “plej danĝera”.

Simple aŭskultu la unuajn du vortojn — cưới ngựa! — prononcatajn de panjo, paĉjo kaj filino. Ĉu vi povas elparoli ilin sen strangoli vin? Mi do decidis karesnomi la vjetnaman “la plej danĝera lingvo en la mondo”, ĉar, se vi provas diri kelkajn el la danĝeraj frazetoj, vi povas strangoli vin kaj sufokiĝi! Nun, aŭskultu unu el miaj instruistinoj, Thuy, priskribanta, kiel rajdi sur ĉevalo en “la plej danĝera lingvo”, kun sia versio de cưới ngựa.

Mia alia instruistino, Van Anh, ŝatis la ŝercon tiel multe, ke ŝi bindis miajn studnotojn en libreton kun la titolo “Kiu estas la plej danĝera lingvo en la mondo?” Mi trezoras ĉi tiun libreton pli multe ol la Malnovan Testamenton 🙂

Mia mirinda instruistino Van Anh Pham.
La libreto “La Danĝera Lingvo” fare de Van Anh Pham.

Nun ni prenu la dangxer-diskuton al la sekva nivelo. Van Anh skribis frazon, kiu enhavas sufiĉe da glotaj plozivoj por igi vin strangoliĝi, sufokiĝi kaj anheli, en unu sama momento! “Nghĩa vừa cưỡi ngựa vừa cười ngặt nghẽo nên ngã ngựa, Nghĩa cười ngượng nghịu,” kiu en Esperanto signifas,“Nghia ridegis dum ĉeval-rajdado, tiel ke li defalis. Nghia ridetis embarasite.” Estu singardema, kiam vi rigardos la videon. 🙂

Sed, post ĉio, mi ne pensas, ke vi bezonas aĉeti vivasekuran polison por studi ĉi tiun Plej Danĝeran Lingvon 🙂

La plej danĝera frazo en la plej danĝera lingvo 🙂