2. Kaŝiĝi en Hidden Hanoi

2. Kaŝiĝi en Hidden Hanoi

Unu el la ĉefaj kialoj de mia vojaĝo estis preni “plenmergiĝan” kurson de la vjetnama, mia 11-a parollingvo, ĉe la mirinda lernejo “Lingva, Kultura kaj Kuirarta Centro Hidden Hanoi”. La lernejon administras Nikita Walford, afabla, kompetenta kaj tre energia vjetnamino, kiu aranĝis la tutan loĝistikon por mia kurso kun plej detalema zorgemo. Kiel vi povas vidi, la lernejo instruas vjetnaman kuiradon kaj kompreneble donas lingvajn lecionojn.

Mia espero estis trarompi la “Meznivelan Muron”, unu el la plej malfacilaj etapoj en lingvolernado. Mi estis vere benita havi kvar bonegajn instruistinojn, kiuj estis ĉiuj ĉarmaj junulinoj. Kun ili mi studis intense ĉiumatene kaj ĉiuposttagmeze dum kelkaj horoj dum dek tagoj, kaj kelktage mi daŭrigis la ekzercadon ankaŭ en la vespero.

Hidden Hanoi, la ĉefsidejo por mia Plena Mergiĝo.
Instrui kiel kuiri. Meze la administrantino Nikita.
Miaj kvar instruistinoj ĉe Hidden Hanoi: Tran Minh Huyen, Pham Van Anh, Nghiem Hoang An kaj Ngo Thu Thuy.
Unu el la bonkoraj stabanoj de Hidden Hanoi.

Ili ĉiuj faris elstaran laboron. Mi vere ĝuis la lecionojn, kvankam ili ofte estis tre lacigaj, kaj faris iom da reala progreso. Mi tamen ankoraŭ devas iri long-eg-eg-an vojon, ĝis mi akiros bonan kapablon de orelkomprenado, por mi la plej granda defio. Ni koncentriĝis ĉefe al konversacio kaj aŭskultado, kaj registris la lecionojn en mian notlibron, sur bendon kaj en videon. Se ni enfokusiĝintus al gramatiko, tradukado kaj ekzercado — la kutimaj elementoj de la tradicia “gramatik-traduka metodo” — tio povintus pruviĝi, milde dirite, konraŭefika.

Fakte, kvankam iurilate la vjetnama estas “malfacila lingvo”, estas multaj kialoj por konsideri ĝin ankaŭ “facila lingvo”. Mi skribis pri ĉi tio detalan artikolon, kies resumon vi povas trovi ĉi tie. Ĝi donos al vi enrigardojn pri lingvolernado ĝenerale kaj espereble interesos vin.

La lernejo estas nomata “Hidden Hanoi”, sed mia sperto tie enhavis ion alian, kio ankaŭ esis “kaŝita” (hidden). En la unuaj kelkaj tagoj mi restis ĉe vjetnama familio, kies anoj ne parolis eĉ unu vorton de la angla, kaj kies domo estis “kaŝita” profunde en unu el la nekredeble mallarĝaj stratetoj, konataj kiel ngo (ngõ), kiuj karakterizas la tradician Hanojon. Kelkaj ngo estas tiel mallarĝaj, ke oni ne povas traveturi ilin per motorbiciklo, des malpli per aŭto. La loko rememorigas min pri la hutong (胡同) en Pekino, la mallarĝaj stratetoj, en kiuj mi tre amas vagi (jes, mi parolas ankaŭ ĉine).

Jen fotoj de kelkaj super-malllarĝaj stratetoj de ngo.

Vagi en la ngo, kie mi restis.