1. Amikemo

1. Amikemo

Mi kredas, ke ĝis nun mi vizitis 50 landojn, kaj Vjetnamion jam kvar fojojn. En ĉi tiu vojaĝo, mi konkludis, ke Vjetnamio rangas plej alte en la grado de amikemo. Multaj landoj estas amikemaj, precipe al vizitantoj, kaj Japanio sendube rangas tre alte. Sed estas io speciala pri Vjetnamio — al mi, la amikemo de la vjetnamoj ŝajnas aŭtentika — elkora, ne nura formaleco farita parte de ies laboro (japane, 建前 tatemae “fasado” aŭ “publika sinteno”), sed io devenanta de la interna, sincera deziro esti afabla, bonkora kaj konsiderema (本音 honne “veraj sentoj”). Jen kelkaj ekzemploj.

— La stratoj de Hanojo estas plenplenaj de motorbicikloj, senĉese fluantaj kiel rivero, eĉ kun kvin homoj sur unu veturilo! Ĉar estas malmultaj trafiksignaloj, transiri la straton sentiĝas kiel “danĝera defio” (sed efektive ne danĝera, se vi paŝas malrapide). Mia edzino Michal estis tiel terurita, ke ŝi ne povis eĉ ekpaŝi. Vidinte ŝian heziton, maljuna sinjorino prenis ŝian brakon, kaj ili kune sekure transiris la straton. Kiel afable!

Senĉesa fluo de matenaj navedantoj.
Kiom da homoj povas rajdi sur unu motorbiciklo?

— Mia edzino Michal sidis sur benko ĉe la bordo de la lago Hoan Kiem. Tiam junulo, sen averti, subite eksidis sur ŝiaj femuroj, klinis sin kontraŭ ŝia brusto, faris memfoton, ekstaris kaj foriris! Nu, vi eble sentas, ke ĉi tio estas “kruda”. Mia filo Baraki diras al mi, ke en Japanio tia ago ne estas rigardata simple kiel “kruda”, sed estas ja “krimo”. Mi konsentas, ke ne peti permeson povas esti “kruda” afero, sed mi kredas, ke la ago de la junulo estas montriĝo de “homa varmo” kaj iuspeca amikemo.

— Mi promenis laŭ la nekredeble bela plaĝo de Danang, kiel mi faris ĉiutage dum mia ĉeestado en la Esperanto-kongreso, kaj fariĝis terure soifa — estas tre-eg-eg-e varmege en Danang. Mi preterpasis budon, kiu vendis manĝetaĵojn, do mi demandis la vendiston (kompreneble en la vjetnama), ĉu mi rajtas aĉeti botelon da akvo. Li diris “Ni ne vendas akvon”, sed la sekvan momenton li subite eltiris grandan botelon de minerala akvo kaj etendis al mi sian brakon, verŝajne, por transdoni al mi la botelon. Mi unue pensis, ke li volis doni al mi sian botelon, sed tuj poste rimarkis, ke li fakte proponis al mi trinki el lia persona akvobotelo! Ĉu vi povas imagi ĉi tion okazanta en iu alia lando? Eble ĉi tio estas rara afero ankaŭ en Vjetnamio.

Mi estis preskaŭ ĝislarme emociita de ĉi tiu korvarmiga ago de bonkoreco. Mi dankis lin multege, faris foton, kaj daŭrigis mian promenadon.

Matena promeno laŭ la bela plaĝo de Danang. 
Nekredeble bonkora stratvendisto proponas al mi akvotrinkon.